
Provizi ĝustatempajn kaj fidindajn veterinformojn, por ke vi ĉiam sciu, kion atendi.

Vetero neniam montras reklamojn, ne enhavas spurilojn kaj ne kolektas personajn datumojn.

Subteno kaj reagoj de niaj uzantoj helpas teni Vetero funkcianta kaj sen reklamoj.
Vetero estas senreklama veteraplikaĵo, kiu estis elŝutita pli ol 1000 fojojn, kun averaĝa takso de 4,3 en tutmondaj aplikaĵvendejoj.
Nia sola celo estas provizi precizajn veterinformojn en alloga kaj facile uzebla formato. Akiru fidindajn informojn pri veterkondiĉoj, aerkvalito kaj prognozoj por ĝis 12 mondaj urboj, inkluzive de via nuna loko. Niaj veterprognozoj estas regule ĝisdatigitaj per la plej novaj datumoj el fidindaj fontoj.
Veter-alertoj kaj precipitaĵ-mapoj donas al vi informojn pri klimataj kondiĉoj en via regiono por helpi vin plani anticipe kaj resti sekura.
Vetero estis origine publikigita en 2021 kiel nur-esperanta veteraplikaĵo.
Krom Esperanto, Vetero nun subtenas: la anglan, hispanan, francan, portugalan, rusan, germanan, japanan, italan, polan, nederlandan, hungaran, danan kaj kimran.
Ni ŝatus plivastigi nian lingvan oferton kaj intencas ebligi al niaj uzantoj helpi traduki Veteron en la estonteco.
Vi povas uzi Vetero-n sur via Apple Watch, tiel ke vi ĉiam havu aliron al la plej novaj veterinformoj rekte ĉe via manradiko.
Ni nuntempe ne planas subteni aliajn surporteblajn aparatojn, sed bonvolu sciigi nin, se tio interesas vin.
La aplikaĵo eble ne bone funkcios, se via reta konekto estas malforta. Se vi spertas problemojn, provu tute fermi la aplikaĵon kaj remalfermi ĝin, kiam vi estos en areo kun pli forta signalo.
Se io ankoraŭ ne funkcias aŭ vi trovis cimon, bonvolu sendi al ni retpoŝton al vetero@veteroapp.com kun ekrana bildo, por ke ni povu helpi.
Ni fidas je donacoj de nia komunumo por teni Vetero-n senreklamaj. Vi povas subteni nin per la en-aplika funkcio 'aĉetu por mi kafon' aŭ per donaco tra Ko-fi.
Ni ankaŭ dankas pro komentoj kaj sugestoj pri manieroj, per kiuj ni povas plibonigi la aplikaĵon.